znak.gif (5670 bytes) lg_cz.gif (1112 bytes)   lg_eng2.gif (2255 bytes)

lg_esper.gif (713 bytes)   Perspektivismo - Tezoj B

lg_medy.gif (2537 bytes)
Parto 4. tezoj - rekomandaj normoj
300 Reguloj de kunvivado
300a Nova PLateo:
301 1) estas cxefe spaco por komunikado inter cxiuj teraj kultoj kaj por validigo de iliaj lauxrajtaj interesoj,
302 2)   estas garantianto por obeado de kosmaj legxoj kaj kontraktoj cxi tie sur la Tero,
303 3) li praktikas spiritan arbitracion,
304 4) prezentas por akcepti normojn de spirita agado de teraj kultoj,
305 5) starigas enhavon de tera natureco kaj normaleco,
306 6) garantias funkci-kapablon de la karma sistemo, de la enkarnigxa kaj kariera ordoj,
307 7) ekzamenas la teran realecon kaj gxeneraligas la ekkonitan kauxzecon,
308 8) defendas siajn subjektojn kaj donas al ili kondicxojn por ekzistado kaj laboro.
310 1) Kosmuloj
310a Kosmulo estas čiu inteligenta estulo, kiu sin mem rigardas kosmulo.
310b Vesmírné mocnosti nemohou na planetě Zemi vyvíjet žádnou mocenskou praxi.
310c La planedo Tero estas destinita kiel sekura loko por kosmaj migrantoj kaj la kosmaj migrantoj devas signifi nenian riskon por nia planedo.
310d Kiu ajn venas sur la Teron de alia planedo, povas esti konsiderata / rigardata kiel:
311 1) gasto, kiam li kondutas kiel gasto,
312 2) terano, se li diferencas de ni neniel,
313 3) delegito, se li estas rajtigita tiel prezentigxi kaj ne agas potencisme kontraux la interesoj de la planedo,
314 4) entrudigxinto aux arbitrulo, se li klopodas trudi siajn proprajn potensismajn interesojn
310e Kiu ajn foriras al aliaj planedoj, povas foriri sub jenaj kondicxoj:
315 5) foriras tien libervole (surbaze de propra decido) konante la situacion, en kiun li foriras
316 6) li havas eblon de reveno, se li mem decidas reveni kaj la efektiva motivo ne estas grava
317 7) kosmuloj, kiuj cxi tie sur nia planedo estis maksimume en unu enkarnigxo, povas reveni kaj neniu kondicxo estas starigita
318 8) por entitoj, kiuj la teran homon sklavigas aux reedukas kiel malamikon de teranoj, la eniro estos rifuzita.
320 2) Teranoj
320a   Terano estas inteligenta estajxo kapabla eduki sin mem, naskita el korpo cxi tie sur la Tero minimume en dua enkarnigxo, se li mem konsideras sin terano kaj supozas, ke ankaux siajn venontajn enkarnigxojn li realigos cxi tie sur nia Tero. 
320b Kiel teraj kultoj estas indikeblaj tiuj, kiuj
321 1) logas neniun al aliaj planedoj nek propagandas la cxielan regxlandon, nek invitas fremdajn entitojn.
322 2) respektas teran homan naturecon kaj ne sxangxas gxin,
323 3) kultoj prezentas sian viv-stilon kaj siajn kultajn kutimojn akorde kun la homa natureco,
324 4) bazo de ilia agado estas spiritismo, kiel la originan religion eblas konsideri animismon kaj sxamanismon.
325 5) respektas terajn estajxojn, homan korpon, homan gxojon kaj plezuron,
326 6) teraj kulturoj establas gentojn kaj tiuj partoprenas en la politika administrado.
327 7) cxiu ajn homo estas evoluinta estajxo kaj havas rajton je respekto, agnosko kaj je plua persona kaj spirita kresko.
328 8) tera homo bezonas por sia vivo amon kiel pozitivan viv-energion.
330 3) Nacioj kaj iliaj rajtoj
331 1) nacio estas granda socia grupo diferencigxanta per sia spiritismo kaj kulturo.
332 2) cxiu nacio povas havi sian propran lingvon, sed unu lingvo devus esti komuna por cxiuj kaj tiu lingvo devus esti Esperanto.
333 3) nacio havas rajton je sia propra teritorio kaj sendependa socia sistemo
334 4) nur sur sia teritorio la nacio povas havi militajn fortojn por sia defendo kaj por helpo en prema bezono.
335 5) natura ricxo estas neforprenebla kaj cxiu nacio mem determinos la prezon, kontraux kiu gxi donos sian ricxon al alia nacio.
336 6) Per sia agado kaj ekzistado neniu nacio rajtas malutili al alia nacio, ekzemple per kontamino de naturo.
337 7) al alia nacio eblas nenion trudi per potenco, nek produktojn nek servojn, kaj cxiuj kontraktoj devas esti reciproke avantagxaj.
338 8) cxiu konflikto devas esti solvata per moderaj rimedoj kaj la historia sperto kompletigos la supernacian arbitracian ordon.
340 4) Religioj kaj kultoj
341 1) cxiu religio estas ligita kun nacio kaj lia teritorio. Kiu ajn transiros dauxre al fremda teritorio, devas akcepti ankaux lokan religion.
342 2) religia libero bazigxas sur libera elekto de religio, kiu apartenas al la koncerna teritorio, se ekzistas tia elektebleco.
343 3) Bazo de cxiu tera religio estas spiritismo, do spirita kunlaboro kun propra spirita mondo.
344 4) parto de katehxizo ne rajtas esti malamo al alia terana kulto.
345 5) cxiu kulto alportas ordonojn, malpermesojn kaj rekomendojn koncernantajn la vivo-stilon kaj estetikon.
346 6) etikaj normoj subtenataj de religio devas solvi cxiujn sferojn de la potencula, sociala kaj privata vovo.
347 7) za duchovní službu lze považovat každou inspirovanou činnost, včetně hádání budoucnosti a léčitelství.
348 8) religioj rajtas estigxi kaj finigxi en la proklamita limdato de "fino de la mondo". La venonta estos en la jaro 6000.
350 5) Tera naturo
351 1) La tera naturo estas rekonita arketipo kaj oni ne rajtas gxin difekti aux detrui.
352 2) La tera naturo konsistigas la vivmedion kaj apartenas al cxiuj.
353 3) La vivan naturon konsistigas vegetalaj kaj animalaj genroj, kaj necesas cxiujn protekti, escepte de parazitoj.
354 4) ne estas eble cxirkauxbarili akvajn surfacojn, kampojn nek arbarojn, estas eble cxirkauxbarili gxardenojn.
355 5) cxiu teritorio havas sian ununuran administriston, kiu zorgas pri konservado de la naturo kaj pri gxia optimuma utiligo.
356 6) administristo de publike alirebla teritorio devas akcepti la volon de auxtonomio kiel de administra partnero.
357 7) cxiu endangxerigita genro estas auxtomate protektata, cxiun troe multigxintan genron eblas likvidi.
358 8) legxoj pri protektado de la naturo havas taskon optimumigi la interesojn de la naturo kaj de gxia utiligo.
360 6) Privata vivo de la homo kaj la persona proprieto
361 1) privata estas tia spaco kaj aktiveco, kiu ne estas komuna por aliaj subjektoj.
362 2) kiam la homo bezonas helpojn aux cedojn de sia cxirkauxajxo, tiam ne plu temas pri privata afero.
363 3) privata afero de la homo estas cxefe lia seksumeco, kontentigo kaj delicoj.
364 4) personaj proprietoj en formo de havajxo devas esti distingitaj disde la havajxo de juraj subjektoj, ekz. produktaj.
365 5) por kontentigo de la personaj vivbezonoj de la homo kaj de lia familio estas necese determini limon de enspezoj sur nivelo de dudekkvinoble de minimuma salajro.
365a Pli malalta limo kondukas al falsa egalrajteco kaj blokas personan kaj spiritan kreskon, pli alta limo provokas socialan malpacon kaj apartigas la socian eliton.
365b La enspezoj laux tiu cxi spektro devas esti dividitaj egalmezure laux socia nivelo de la profesioj.
366 6) eniro en la privatan spacon de la homo, familio aux socia grupo estas determinita per reguloj. Kutima statuto estas membro, gasto kaj entrudigxinto.
367 7) la privata vivo povas esti laux propraj imagoj, sed gxi devus esti "normigita" laux rekomendoj de la kulto, por eviti konfliktojn cxe nova partnereco de personoj el diferencaj familioj, precipe valortaksaj kaj etikaj.
368 8) en la privatan vivon eblas eniri per potenco nur, se tie okazas difektado de la sano aux rajto de unuopuloj.
370
371 9) al neniu faru bonon nek malbobon, gxis kiam li ne petos vin pri tio.
372 10) taksi vi povas cxion ajn, sed nur por vi mem aux por tiu, kiu vin komisiis.
373 11) al la homo oni ne rajtas forpreni cxion, nek kiel punon, nek kiel rekompenson pro kauxzitaj damagxoj. Devas al li resti logxejo kun la baza ekipajxo kaj personaj bezonajxoj.
374 12) la nivelon de ekipajxo en la hejma mastrumejo limigas la personaj enspezoj.
375 13) kiel bazan privatan spacon eblas konsideri propran cxambron kun higienaj ekipajxoj kaj kun loko por laboro.
376 14) ankaux en la kazo, ke la persono vivas en komunumo aux en komunaj ejoj, li rajtas havi privatan lokon.
377 15) vivpartneroj kutime havas komunan privatejon krom spaco por memstara laboro.
378 16)  kiu ajn estas atestanto de agado en fremda privatejo, konservas la informojn por si mem.
380 7) Produktaj rimedoj
381 1) por disdivido de produktaj rimedoj estas decida teknologia malfacileco de produktado kaj graveco por la sxtato.
382 2) cxia produktado estas rimedo por pliperfektigo en la sfero de kreiveco kaj tiel gxo povas koncerni plej grandan kvanton da personoj.
383 3) produktado estu subordigita al konsumado kaj al intereso de la merkato.
384 4) produktado ne rajtas esti instrumento por sklavigo de la homoj.
385 5) la pezocentro de produktado kusxu sur la meza socia tavolo, do sur metio kaj kooperativo.
386 6) ne eblas kolekti pli altajn impostojn, ol estas la socio bezono, nek en kvanto, kiu likvidas la fontojn.
387 7) la rajtoj de posedanto rilatantaj al produktado estu protektataj per potenco kaj transdonataj de generacio al generacio.
388 8) produktado teknologie komplika estu realigata en grandaj serioj.
390 8) Ekzist-sekurecoj kaj saneco
391 1) la vivo kaj la sano de homo apartenas al socialaj prioritatoj.
392 2) sunprotektado estas ja ligita kun entreprenado kaj kun financoj, sed la sano restu prioritato.
393 3) En la senelira turmento eblas permesi euxtanazion sub kondicxo, ke pri gxi decidos la paciento kaj ke kun lia decido konatigxos la plej proksimaj parencoj.

euthanasio

393a Sed la euxtanazio devas esti efektivigita tiel, ke la spirito eliru el la korpo.
394 4) cxe naskigxo de infano estu cxeestanta la patro kaj la enkarnigxa persono pro motivoj de gxusta enkarnigxo.
395 5) Ekzist-sekurecoj estas komprenebla parto de sana socio.
396 6) financa taksado de honesta laboro devas esti sur tia nivelo, por ke la homoj ne sercxu savon en la sociala reto.
397 7) ne eblas la homojn sxargxi pli multe, ol kion ili kapablas porti, ne eblas lasi ilin en senelira situacio.
398 8) sociala pozicio de homo kaj lia espero de devas veki timon kaj angoron.
400 9) Homaj rajtoj kaj liberoj
401 1) cxiu homo havas rajton je nomo, loko en la societo, propra posedajxo, protekto kontraux despotismo kaj vundo.
402 2) infano bezonas almenaux unu plenkreskan homon, rilate al kiu gxi povas havi senliman konfidon.
403 3) cxiu homo rajtas libere elekti partneron kaj socian grupon.
404 4) fundamenta homa libereco estas rajto je propraj vidpunktoj kaj iliaj prezentoj kaj prijugxo.
405 5) cxiu homo kaj cxiu subjekto havas rajton por sia privateco kaj gxia protekto.
406 6) cxiu homo havas rajton malakcepti partoprenon en la batalo kaj egale la rajton partopreni de batalo.
407 7) rajtojn kaj liberojn proklamitajn de sxtato (de socio) la sxtato ankaux garantias kaj ili rilatas cxiujn civitanojn.
408 8) cxiu homo havas rajton je libera elekto de vivmaniero laůx personaj sxancoj.
410 10) La limo de normaleco aux kion eblas konsideri normala
411 1) cxiu socio tolereme determinas la limojn de normaleco kun celo de koncepta akordo inter siaj membroj.
412 2) cxiu kondutu tiel, ke cxiuj povu ekscii tion kaj ke cxiu kapablu defendi sian agadon.
413 3) kiel normala oni rigardas cxion, kio korespondas kun sistemo kaj pro tio estu la sistemo libera.
414 4) kio estas nenormala, povas esti misforma, superlima, sed ankaux funkcia en alia sistemo.
415 5) cxio, kio estas sistema, estas normala. Celpunkto estas krei harmonian sistemon por cxiaj subjektoj.
416 6) cxio, kio prosperas ekster sistemo, kaj cxio, kio estas problema en la propra sistemo, la sistemon detruas.
417 7) se iu agas gxuste kaj tamen lin la medio kondamnas, tiukaze li trovigxas en fremda sistemo.
418 8) normaleco devas bazigxi sur la homa natureco, do sur la vivmaniero de homo, kiu ne scias postulojn de la sistemo.
420 11) Spirituala ricxajxo kaj edukigxo
421 1) realeco produktas datenojn en formo de bildo de sia ekzistado,akceptitaj datenoj estas informoj kaj parto de informoj estas scioj.
422 2) gxustaj scioj pri realeco estas fonto de persona potenco.
423 3) imagojn pri la realeco transdonas al la homo la eduko, lernejo kaj memedukado surbaze de persona sperto kaj de transprenitaj informoj.
424 4) same kiel estas totale interligita la realeco, same devas ekzisti logikaj ligoj kaj analogioj en la scioj pri gxi.
425 5) scioj estas spirita ricxajxo, kiu kiel komputila programo gvidas homon kaj liajn projektojn al sukceso.
426 6) cxiuj formoj de informoj plej bone propagigxas en la spirituala spaco kaj nun ankaux en la datena reto.
427 7) kadre de amika sistemo estas libera aliro al cxiuj informoj, malamikaj sistemoj siajn informojn sekretigas kaj substituas per mensogoj.
428 8) jura protekto de spirita ricxajxo ne rajtas malhelpi gxian disvastigadon kaj aplikadon.
430 12) Kariera kodo
431 1) kariera kodo estas publika deklaro pri tio, kiel sukcesi en la socio, kiel akiri prestigxan pozicion.
432 2) kariera kodo devas havi por cxiuj homoj egalajn sxancojn.
433 3) karieran prestigxon determinas malfacileco, kreiveco, respondeco, matureco, abnormaleco kaj graveco de pozicio.
434 4) cxiu, kiu klopodas por funkcio, devas pruvi, ke li havas kapablecojn por sukcesa plenumo.
435 5) cxiu, kiu volas kreskadi en sia kariero, devas dokumenti sian sukceson en la pozicio pli malsupra.
436 6) se la kariero estas ligita al inicio, aperas suspekto, ke temas pri intereso de fremda sistemo.
437 7) cxe konflikto pri prestigxa posteno havas la rajton de elekto la pli supera subjekto kaj ne havas devon motivi sian decidon.
438 8) post daůra disfalo de kariera kodo cxesas la rajto por ekzistado de la sistemo kaj ekos nova socia sistemo.
440 13) Karma bonhavo
441 1) karma bonhavo estas rezulto de prijugxado de personaj faroj rilate al propra konscienco.
442 2) oni jugxas planon, realigon kaj prijugxon de la faro
443 3) karma bonhavo antaůdestinas la novan enkarnigxon kaj cxiu nova enkarnigxo estigas sian novan bonhavon.
444 4) financa taksado devas akordi kun la karma bonhavo.
445 5) karman bonhavon pligrandigas: laboremo, utilemo, sincero, solidareco, komplezemo, modereco, modesteco,
malenviemo, kreiveco, justemo, kompatemo, amikemo, fidindeco, persistemo, pacemo, pacienco, konfidindeco, verdiremo, sindonemo kaj ceteraj similaj kvalitoj.
446 6) karman bonhavon ne perturbas suicida atako.
447 7) karman bonhavon ne perturbas klopodo de justaj postuloj
448 8) cxio estas necese solvi per plej malseveraj, tamen efikaj rimedoj.
450 14) Potenculaj gentoj kaj administrado de la socio
451 1) potencula gento establigxas surbaze de kapablo komuniki inter la homa kaj la spirita spacoj kaj de kontrolo de enkarnigxo.
452 2) potencula gento entenas ekzistajxojn proprajn kaj gastajn kaj havas pri ili genealogian indekson.
453 3) pli supera subjekto ol gento estas la kulto. La kulto estas komuna spirituala, valora kaj koncepta sistemo.
454 4) la prioritato de gento estas kreskigo de propra potenco per politika populareco kaj per transdono de heredajxo al la sekva generacio
455 5) cxiu potenco zorgas pri tio, ke en gxia sistemo estu paco kaj harmonio.
456 6) ne estas diferenco inter pozicio de virinoj kaj viroj en la kadro de gento kaj publikaj funkcioj
457 7) prioritaton havas transdono de heredajxo al propraj posteuloj, sed adopto el propra kulto estas egalvalora.
458 8) la potencula gento klopodas pri sia potenco kaj influo per konstitucia vojo aux per alia neperfota maniero.
460 15) Konfliktoj, repacigo, arbitracio kaj jugxo
461 1) kiu ajn havas rajton ekigi konflikton, se li sentas sin maljuste limigita aux trompita.
462 2) cxiujn kontaktojn estas necese solvi per argumento, do per interkonsento kaj bona volo.
463 3) kiu ne konvinkos la oponanton per sia argumento, tiu devos retirigxi aux proponi repacigxon.
464 4) cxion ajn, kion oni petas por si mem, oni devas agnoski kiel rajton ankaux por aliaj
465 5) kofliktojn estas eble solvi nur en unu sistemo, do en la propra aux en la superranga.
466 6)   kiu ajn ne kapablas renovigi harmonion cxe si mem per propraj fortoj, tiu petos helpon de supera instanco (ekzemple polico, superrangulo).
467 7) el cxies konflikto estas necese sin instrui, esplori kaj forigadi ties kauxzojn
468 8) parto de eduko estas kompleto de informoj, kiel preventi konfliktojn kaj kiel ilin kvietigi kaj solvi
470 16) Harmonia socio
471 1) cxiu agu en la bona volo, en la bona kredo kaj tian agadon supozu ankaux cxe aliaj homoj
472 2) legxoj, principoj kaj normoj de agado devas esti simplaj, unusencaj, largxhorizontaj kaj sinoptikaj
473 3) sociala harmonio estas bazita sur kontenteco de cxiuj membroj/subjektoj
474 4) celo de sociala agado (administrado, servoj, kontraktoj) estas kontento, ceteraj klopodoj ne estas necesaj.
475 5) malkontento malsukcesigas harmonion, kaj tial necesas sercxi kaj forigi gxiajn kauxzojn
476 6) kontento estas interna stato, influebla per eduko. Ankaux modesta atendado kontentigas.
477 7) cxiu subjekto havas la pli grandan valoron en la harmonia socio, ol en la konflikta socio.
478 8) harmonio inter rilatoj kaj la socio estas necesa por longa perspektivo kaj gxia ekzistado.